Ekzemplo (parto 2)

Ludoviko respondas: “Ni unue devas interkonsenti pri mezurilo por decidi, chu tiu 'far' estas ghusta au erara. Se ni akceptas la mezurilojn de Vilhelmo kaj Ernesto – resume: 'komprenebla' kaj 'iafoje jam uzita' –, tiam tiu 'far' estas ghusta. Tamen okaze de Esperanto reprezentantoj de ghiaj parolantoj jam en 1905 interkonsentis pri alia mezurilo: la verketo 'Fundamento de Esperanto'. Kaj tio chi inkluzivas la Antauparolon kaj la Oficialajn Aldonojn. En Regulo 6 de la Fundamenta Gramatiko estas esprimite, ke la aganton oni indikas per 'de': 'Shi estas amata de chiuj'. Sekve 'far' anstatau 'de' estas erara lau la trafa mezurilo.”

Elizabeto intervenas: “Sed miamemore la Akademio de Esperanto iam komunikis ion oficialan pri tiu 'far'.”

Kio estis komunikita pri 'far'? Por ekscii pli, klaku al

Daurigo.

Au chu vi volas meti demandon?

Reen