Bonvenon!

En diversaj renkontighoj, kursoj, forumoj au interparoloj aperas de temp' al tempo demandoj pri tio, chu iu lingva afero estas ghusta au erara Esperanto. Rimarkinde estas, ke ordinare ne estas atentigate au pridemandate pri tio, kiu mezurilo validu por ghusta au erara (ekzemplo). Okaze de natura lingvo la mezurilo pleje estas la uzo. Por Esperanto estas tamen alia mezurilo: la verketo Fundamento de Esperanto (inkluzive la al ghi Antauparolon kaj Oficialajn Aldonojn).

La Esperanto-Konsultejo estas en 2014 estigita retejo, kiu estas konsultebla pri la Lingvo Internacia “Esperanto” lau ghia Fundamento de Esperanto, kiel ghi estis interkonsentita per la Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo (“Bulonja Deklaracio”) en 1905.

Bernhard Pabst, autoro de la Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, estas konstruanta la Esperanto-Akademion, sendependan lingvan institucion ...pli.

Aktualo